Přihlásit se

Zapamatuj si mě

SLOVNÍK VORTARO*

Slovník otevřete kliknutím na čudlík nahoře. Pokyny, jak používat slovník, najdete na stránkách s nápovědou.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Nápověda: * ? Více....

BESEDNÍK TUJMESAĜILO*

Pomocí tohoto besedníku si můžete povídat s jinými uživateli lernu!. Besedník zapnete kliknutím na jedno z tlačítek nahoře. Další informace naleznete v "Nápovědě".

Nápověda * *

Překlad této části lernu! není v této jazykové verzi ještě dostupný.
Aktuální jsou tyto jazykové verze: eo ar bg ca de el en es fa fi fr hsb hu it lt nl no pl pt ru sk sl uk zh-cn zh-tw

Letní esperantské studie

Partoprenantoj de SES-2008
Partoprenantoj de SES-2008

Somera Esperanto-Studado (SES) okazis inter la 9-a ĝis la 17-a de aŭgusto 2008, ĉi-jare kun entute unua fizika lernu!-renkontiĝo. La aranĝon gastigis malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30km de la ĉefurbo Bratislava. Partoprenis ĝin 105 personoj de 25 landoj, kun vere diversaj aĝoj ekde 3-monata ĝis 90-jara esperantisto.

La programo konsistis el kelkaj partoj:

  • Dum antaŭtagmezoj - instruado de Esperanto;
  • Dum posttagmezoj - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Dum vesperoj - kulturaj programeroj: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidis 5 spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo: Bertilo Wennergren (SE), Birke Dockhorn (DE), Petra Smideliusz (HU), Dalia Pileckienė (LT) kaj Stano Marček (SK).

Fine de la aranĝo la partoprenintoj ricevis atestilojn pri 26-hora kurso laŭ la niveloj de nova referenckadro de A1 ĝis C1.

Pri la lernu!-programeroj zorgis tuta kerna lernu!-teamo. Eblis ĉeesti plurajn prelegojn pri lernu.net, pri la traduk-sistemo de la paĝaro, laborgrupon pri la estonto de la projekto. La teamanoj estis je la dispono de uzantoj dum la tuta semajno: eblis kun ili diskuti, demandi, proponi ion ajn, rilate al la paĝaro.

La lernu!-parton de la programo kunfinancis ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu ankaŭ financas kreon kaj funkciadon de www.lernu.net kaj kelkajn aliajn projektojn de E@I.

Ĉar ĉi tio estis unua fizika lernu!-renkontiĝo, fine de la aranĝo oni disdonis demandarojn por i.a. vidi ĉu indus organizi pliajn similajn renkontiĝojn kaj kiel tion fari plej bone. La respondintoj senescepte estis ege kontentaj pri la aranĝo kaj plejparto esperis partopreni similan ankaŭ venontjare. Tial nun jam estas organizata SES 2009, kiu plej verŝajne okazos semajnon antaŭ IJK en Liberec, Ĉeĥio. Tiel la partoprenantoj povos unue plibonigi siajn sciojn de Esperanto, kaj tuj poste utiligi ilin en unu el la plej popularaj tradiciaj junulara Esperanto-aranĝoj.

Fotoj de Somera Esperanto-Studado troveblas en ipernity.

Ankaŭ videblas mallonga video-raporto pri la aranĝo en retejo de Benio el Irlando, por kiu SES estis lia unua Esperanto-aranĝo.



Místo